Humideco indikas la kvanton da akvovaporo en la aero. Kiam pluvas, la atmosfero estas tre humida ĉar estas multe da akvovaporo en la aero. Male, se la akvovaporo en la aero estas tre malmulte, la aero estas seka. La kvanto da akvovaporo en la aero estas esprimita per la relativa humideco.
La relativa humideco estas la rilatumo de la parta premo de vaporo al la premo de saturita vaporo de akvo je certa temperaturo (vaporo estas akva vaporo). Relativa humideco estas esprimita en procentoj, matematike formulita:
